Naciaj Parkoj de Kanado

Naciaj Parkoj de Kanado

Nacia Parko Banff


Unua nacia parko Nacia Parko Banff, 1885
Plej malgranda parko Nacia parko de Sankt-Laŭrenca Insularo, ~9 km²
Plej granda parko Nacia Parko de la Arbara Bizono, ~45,000 km²
Respondeca instanco Parks Canada

Distribuo kaj situo de naciaj parkoj en Kanado

La sistemo de Naciaj Parkoj de Kanado ampleksas pli ol kvardek protektitajn terenojn, inkluzive Naciajn Parkojn, Naciajn Park-Rezervojn, kaj Naciajn Mar-Parkojn.

Nacia park-sistemo celas krei reton de protektitaj terenoj kiuj reprezentas ĉiujn klare distingeblajn naturregionojn de la lando. La registara institucio Parks Canada, la respondeca instanco, kreis sistem-planon identiganta 39 apartajn regionojn, kiujn ĝi celas reprezenti. En 2005 Parks Canada raportis ke la sistemo estas 60 procente kompleta. Oni administras la parkojn de Kanado celante unuavice protekti la ekologian integrecon de la parko kaj duavice permesi al la publiko esplori, studi, kaj ĝui la naturajn terenojn de Kanado.

Tiuj parkoj kiujn oni nomas "Naciaj Park-Rezervoj" fariĝos Naciaj Parkoj kiam oni solvos demandojn pri la posedostatuso de la terenoj: inter ili estas Nacia Park-Rezervejo de la Pacifika Marbordo, Nacia Parko kaj Rezervejo Kluane, Nacia Park-Rezervejo Nahanni, kaj Nacia Park-Rezervejo de la Montaro Torngat.

Naciaj Mar-Konservejoj estas relative nova aldonaĵo al la parka sistemo. Ĉi tiuj konservejoj havas alian celon ol iliaj surteraj kontraŭpartoj: oni celas ke ili estas por daŭra uzado, kvankam en ili kutime estas partoj celitaj protekti ekologian integrecon. La du Naciaj Mar-konservejoj de Kanado troviĝas en Ontario (Fathom Five) kaj Kebekio (Saguenay-Sankt-Laŭrenco).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy